|
Enhaveto (de reguloj).
1. Baza scio. 2. Kigo. 3. Kire. 4. Hajko aŭ Poemo. 9. Fino de enhaveto. |
| Baza scio. |
|
Hajko.
Multaj hajkistoj en Japanio ofte skribas jenojn: 1. Hajko estas literaturo en konversacio. 2. Hajko estas literaturo de konfeso (japana; Soumon, soumon = animo en amo). 3. Hajko estas literaturo en kunsido (japana; Za, za = kunsidejo aŭ sidloko). Supraj klarigoj ankaŭ estos akcepteblaj al nejapanaj hajko-amantoj, tiel mi supozas. Alie mi pensas, ke vere pura sento ĉe la profunda loko de homa animo en ĉiuj homoj ja estos esenco de "hajku". ----- (2004-12-06, por Japaneskoj). ----- En Japanio hajko havas alian nomon, ĝi estas "Go-Ŝiĉi-Go" kiu signifas '5, 7, 5', laŭ japana numero-kalkulado. "Go-Ŝichi-Go" havas alian nomon per "Hoku" aŭ "Hokku". "Hajku" devenis de jenaj rilatoj. Ren-ga ---> Ren-ku (Hoku) ---> Hokku ---> Haikai ---> Hajku (Esperanta; Hajko). ----- (2004-12-14, por Japaneskoj). ----- Japana tradicia "hajku" estas verkita en nepre nur 1 linio, sed en esperantujo multaj homoj verkis/as per 3 linioj. Legu temon "Hajko aŭ Poemo" en ĉi paĝo.
|
| Kigo. |
|
Kigo.
En Japanio multaj libroj de "Saiĵiki (jap; Saijiki)" lastatempe ne havas indekson per 7 grupoj. Kaj plie laŭ la gusto aŭ tendenco de hajkistoj 6 aŭ 7 grupoj estas deciditaj; ekzemple, en mia posedanta libro (*1) ekzistas jenaj 6 grupoj. (1) Tenmon = Natura fenomeno, (2) Ĵikou (jap; Ziko) = Sezonumo (Kalendarumo), (3) Ĵinĵi (jap; Zinji) = Personeca okazaĵo, (4) Doubucu (jap; Dobutsu) = Bestoj, (5) Ŝokubucu (Syokubutsu) = Plantoj, (6) Ĉiri (Chiri) = Geografio. La grupo "Ĵinĵi" inkluzivas la grupojn "Gjouĵi (esp; evento, okazaĵo)" kaj "Seikacu (esp; vivado)". (*1) Titolo = Ŝinsen Ŝiki haiku-ŝuu, Kompilinto = ĈIBA Kison, Eldon-dato = Taiŝou 14-nen 5-gacu 20-niĉi, Eldonejo = Kinsei-dou. ----- (2005-01-03, por Japaneskoj). ----- Ni devas kompreni ke ĉiuj sezonoj sidas sur monatoj laŭ japana malnova kalendaro. Ekzemple; Novjaro ĝustos malvaste dum 1a, 2a kaj 3a tagoj de januaro, vaste de la 1a ĝis la 11a tago (jap; Kagami-biraki no hi). Printempo estos januaro, februaro kaj marto. Somero estos aprilo, majo kaj junio. Aŭtuno estos julio, aŭgusto kaj septembro. Vintro estos oktobro, novembro kaj decembro. Ĉi-tie mi uzos verbon por estonta tempo, ĉar nova jaro komenciĝas laŭ la Secubuno en luna kalendaro. *** Nuntempa ordinara sezon-divido; Printempo estas 3a, 4a kaj 5a monato; Somero 6a, 7a kaj 8a; Aŭtuno 9a, 10a kaj 11a; Vintro 12a, 1a kaj 2a. (Laŭ mia kompreno). *** Supran informon komprenante ni devas gustumi aŭ aprezi kaj verki hajkojn por ĝui ĝuste la belecon. ----- (2005-03-04, por Japaneskoj). ----- [ La diferenco inter japanoj kaj alilnadanoj. ] Grava problemo aperas en nuna periodo, ĉar multaj legomoj estas produktitaj en la varmĉambro, pro tio multaj homoj ne povas senti ĝustan naturan sezonon per legomoj vendataj. La plej grava problemo por verki hajkojn en multaj landoj, estas geografie kaj klimate malsamaj kontraŭ tiu de Japanio. Pro tio alilandanoj malfacile devos uzi vortojn "Kigo" kaj "Kisecu (esp; sezono)" kontraŭ tiu de Japanio, tiel mi bedaŭras. Pri supra informo ni atente kaj profunde devos diskuti la uz-regulon, tiel mi proponas. Kidai. Atendu ! Saiĵiki (jap; Saijiki) Mi ne povas krei novan unuvorton por la esprimo, sed mi samopinias al propono de s-ro ŜIBAJAMA ĵun'iĉi (SIBAYAMA Zyun'iti) pro sekvaj punktoj. 1. Japana vorto "Kigo" estas vorto por iusence esprimi sezonon, sed ne estas hajko mem. 2. Ekzistas libro kies titolo estas "Vortaro de Kigo kaj Vickigo (jap; Kigo, Kidai jomi-kata ĵiten)", kies enhavo estas detala klarigo pri "Kigo kaj vickigo" de ĉi hejmpaĝo. Sekve la nomo de tiu ĉi libro estas "Kigaro", tion mi subtenas. 3. Japana "Saiĵiki" estas hajkaro laŭsezone kolektita. Tial mi rekomendas ke esperanta nomo de "Saiĵiki" estos bona kaj ĝusta per Laŭsezona Hajkaro. ----- (2005-01-16, por Japaneskoj). -----
|
| Kire. |
|
"Kire" ofte ekzistas ĉe jenaj lokoj. (1) 5, "Kire" 7, 5. (2) 5, 7 "Kire", 5. (3) 5, 7, 5 "Kire". ----- (2004-12-14, por Japaneskoj). ----- Mi tute ne intencas trudi mian opinion al karaj hajko-amantoj alilandaj, sed se mia informo donus al ĉiuj intereseton, mi estas ĝoja. Okaze de mia prezentado pri "hajku" al alilandanoj kiuj interesiĝas en hajko, mi diras la gravecon de "Kire". Sed la imago estas tre malfacile klarigebla eĉ al japanoj. Mi iomete klarigos pri Paŭzo por "Kire". Kelkfoje mi vidis la vorton Tranĉi al japana vorto "Kire". Sed la signifo de la vorto Tranĉi tute ne estas ĝusta por japana "Kire", tiel mienfazas. Sekve mi elektis la vorton Paŭzo. Ekzemplo pri fama hajko de Baŝou (Basho) : Huruike ja kaŭazu tobi-komu mizu no oto. Mia klarigo al alilandanoj estas jene. 1. Malrapide fermu viajn okulojn kaj nenion pripensu. 2. Post silentiĝo de animo/koro vi malfermu okulojn kaj legu vortojn de la komenco ĝis la loko de "Kire-ĵi Ja". 3. Per nur legitaj vortoj imagu vian mondon. --- Tie ekzistas Paŭzo por naski vian mondon. --- 4. En naskita mondo vi legu daŭrajn vortojn. 5. Se vi povos ree imagi pli novan aŭ freŝan mondon, vi certe vivos en la mondo de "hajku", tiel mi rekomendas. Vi ne legu hajkon per unu-spiro rapida aŭ malrapida, sed kun Paŭzo ĉe la loko de "Kire" vi legu ĝin per via komforta rapideco en ĉiutaga vivo, tiel mi konsilas. Mi tute ne konas profesie fakan regulon kaj multajn vortojn pri "Hajku", ĉar mi ne estas hajkisto sed nura amanto de "Hajku", pardonon! Sed per mia sperto de Hajku-farado dum ĉirkaŭ 5 jaroj, kiel unu el multaj membroj de iu fama hajka societo, mi havis demandon pri ke kio certigas la ekziston de "Hajku" ? aŭ simple kio estas "Hajku" ?. Mi eksmembriĝis el la societo kaj mi legis kelkajn librojn pri "hajku" sed bedaŭrinde ĉiuj hajkistoj ne skribis plenan klarigon pri "Kire" kaj la gravecon, precipe la ideon de "Hajku". Kelkaj hajkistoj iomete klarigas pri "Kire-ĵi". Post kelkjara esplorado mi renkontis iun libron de hajkisto ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga). Lia ideo kaj opinio estas tre bonvena al mia enigmo. La plej grava elemento de Hajku-farado estas la ekzisto de "Kire". Mi deziras traduki la libron en Esperanto, sed bedaŭrinde mankas al mi tempo kaj profesia kaj faka scio. Multaj alilandanoj legas kaj lernas pri japana "hajku". Sed laŭ mia supozo ili ne havos sufiĉan scion pri "Hajku" same kiel mi iama. Mi elkore esperas vin atente preni/uzi "Kire"-n. ----- (2004-11-25, por Japaneskoj). ----- Kire-ĵi. Atendu ! Poste mi skribos.
|
| Hajko aŭ Poemo. |
|
[ Hajko aŭ Poemo ].
Kiel hajko-amantoj komprenos aŭ analizos pri mia ideo? Ĉu ĝi ja estas nura opinio de mi propra. Mi prezentos mian ideon kiu ĉefe devenas de la ideo de japana hajkisto ŜIMIZU Kjouga. La verkaĵo de 3-linioj de Hajko estus akceptebla en esperantujo precipe al alilandanoj, kaj la literatura etoso de Japana Hajko estus komprenebla al ĉiuj alilandanoj, tiel mi supozas. [ Pri Japana Tradicia Hajku (Hajko) ]. 1. En japana "Hajku" nenie troviĝas tiuj kiuj estas verkitaj per 3-linioj. 2. "Hajku" sen "Kire" estas nura verkaĵo de 17-silaboj kun (aŭ sen) "Kigo". Sed multaj japanaj hajkistoj eĉ profesiaj faras ĝin. Ja estas granda bedaŭrindaĵo. 3. "Hajku" tradicia ne havas rimon kaj ritmon. 4. "Hajku" sen "Kigo" malofte ekzistas eĉ en verkaĵoj de 3 grandaj majstroj (Baŝou, Buson kaj Ŝiki). Ĝi estas nomata je " Mu-ki-Haiku", (japana "Mu-ki" = sensezono]. 5. En "Hajku" ne troviĝas elipso de vorto. [ Nuna Esperanta Hajko ]. 1. Ĉefe Hajko estas verkita per 3-linioj. 2. Pli ol duon-nombro de multaj Hajkoj ne havas "Kire"-n. 3. Kelkaj Hajkoj havas rimon/ritmon, kaj alilandanoj ofte uzas rimon/ritmon. 4. Multaj Hajkoj havas "Kigo"-n. 5. En Hajko troviĝas multaj elipsitaj vortoj. [ Mia analizo ]. 1. Verkaĵo de 1-linio kun "Kire" estas vera "Hajku". --- (Ambaŭ en Japana kaj Esperanta lingvo.) 2. Japana "Hajku" estas treege mallonga novelo en la mondo. 3. Verkaĵo 3-linia estas poemo 3-linia. --- (Ambaŭ en Japana kaj Esperanta lingvo.) Ĝi apartenas al alia ĝenro, nome poemo. [ Reguroj en Esperanta verkado ]. 1. La ekzisto de "Kire" ne katenas verkanton. 2. La nombro de bazaj silaboj estas 17 (5, 7, 5) aŭ en alia formo (3, 4, 3). 3. "Kigo" naskiĝos en la krimato kaj sezono landa de verkanto. 4. La rimon kaj ritmon ne bezonas en hajko sed aperus laŭ la gusto de verkanto alilanda. 5. La funda ideo devenis de Japana "Hajku" (Hajko), sed bedaŭrinde ĝi estas malfacila en eŭrapa sistemo. [ Tradicieco ]. 1. La tradicieco de "Hajku" ĉefe aŭ ofte devenas de la uzo de "Kire-ĵi", ekzemple "kana", "keri", "ja" ktp. 2. Tiuj "Kire-ĵi" apartenas al la malnova lingvo de Japanio (jap; "Bun-go" aŭ "Ko-go"). 3. Bedaŭrinde multaj hajkistoj profesiaj nuntempe uzadas miksite "Bun-go"-n kaj "Kou-go"-n (nuntampa lingvo). La tendenco multe froras lastatempe, ĝi ja estas perfekta eraro. [ Japana Tradicia "Hajku" ]. Jen estas Tradicia Japana "Hajku" (Hajko), kaj la reguloj estas tre tre simplaj. 1. "Hajku" devas esti verkita per nur 1-linio. 2. "Hajku" nepre devas havi "Kire"-n kiu ofte inkluzivas "Kire-ĵi"-n. 3. "Hajku" devas havi ĝuste 17 silabojn (sed tre malofte ekzistas plimultaj aŭ malplimultaj). 4. La uzitaj vortoj nepre devas aparteni al "Bun-go". 5. En "Hajku" ne povas uzi elipsitajn vortojn. ----- (2005-05-11, Japaneskoj). ----- [ Speciala opinio ]. Speciala opinio de ŜIBAJAMA (SIBAYAMA) en Japaneskoj. [ Por la opinio de mi (HAShi) pri "Hajku" en retgrupo "Japaneskoj", s-ro Yonovk Lazian demandis kelkajn punktojn. Responde al li s-ro ŜIBAJAMA sendis sian opinion por alilandanoj. ] --- Vidpunkto de japana esperantisto. --- La lingva sistemo (gramatika, fonologia, grafologia) de Esperanto kaj la japana estas tute alia. Tial, la formo pruntita de japana haiku, tra eŭropaj lingvoj (haiku angle, france ktp) estas jam io alia, sendependa mallongforma poezio. Oni ja provas traduki japanan hajkon al esperanta verso kun 5+7+5 silaboj. Tio estas unu el la eblaj formoj, sed ne la sola ebla. Sed, se oni verkas ian esperant-originalan hajkon, jam la tradicio komenciĝas je la verso kun 5,7,5 silaboj, kaj alia versformo estas ankoraŭ en la eksperimenta stadio. (El ĉi-supraj linioj, mi ŝatus responde al Yonovk Lazian, sed povas esti aliaj vidpunktoj.) 1. Ĉu verkante ne en la japana, sed en Eo oni konservu la silabonombron 5 + 7 + 5. Esperan! kaj vortoj estas ja pli longaj... -> La esperanta hajko estas ial establita je la silaboj 5+7+5 en 3 linioj. Oni povas eksperimenti pri aliaj. Se traduki japanan verson hajko, certe la semantiko entenanta en la originala japana estas ĝenerale transigeblaj en malpli ol 5+7+5 silaboj ĝenerale. Male, se mi klopodus traduki japanen la esperantajn hajkojn, mi kutime devas forlasi iujn semantikajn elementojn, por teni la japanan haiku-formon. 2. Kial _u_n_u_l_i_n_i_a ? Ĉu ne trilinia? Bv sendubigi min. -> Jam tradicia en la esperanta hajko estas 3-linia. Sed la japana originala haiku estas 1-linia, kaj iuj eksperimentas 1-linie verki ankaŭ en Esperanto. 3. Kiel oni voĉlegas Haiku-on: ĉu iomete kante aŭ tute nature, paroladsimile? -> La japanan haiku-on en la japanlingva medio oni parolas nature. La japana son-sistemo ne estas kiel Esperanto, nome ne akcenta-senakcenta. Do, ĉu la 5 silaboj estu trokea aŭ jamba, povas esti por esperant-lingva konsidero, sed ne aplikebla al la japana. 4. Kie devas esti la pauzo/Kire? -> La japana haiku konas "kire", nome paŭzon, certe. Mi ne certas, ĉu tio estas transigebla en esperanta hajko. --- (Fino.) ---
|
| al enhaveto de ĉi temo (Reguloj). |